Get Mystery Box with random crypto!

Mia amatin' la aŭtoro – Ju. Vizbor Post la renkonto disiĝon | Esperantisto🌍 | اسپرانتودان

Mia amatin'

la aŭtoro – Ju. Vizbor

Post la renkonto disiĝon vi sendas, destin'.
Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l' pin'.
Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent'.
Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'.

Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos, kara?

Tendoj kunmetis l' flugilojn kun morna humil'.
Kaj jam etendis flugilojn la aviadil'.
Jen liberiĝis ŝtuparo de l' porda lini'.
Vera abismo por longe disigis jam nin.

Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos, kara?

Nek rememoroj, nek vortoj konsolos plu min.
Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l'pin',
Kie en guto sukcene rebrilas la flam',
Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam

Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos,

@Esperantisto