Get Mystery Box with random crypto!

Ukrainio (denove). La finon de julio - komencon de aŭgusto... | Tera Konuso

Ukrainio (denove). La finon de julio - komencon de aŭgusto...

Persono Nikolao Ĉaus (Николай Чаус)
- povas depozicii kontraŭ Petro Poroŝenko (eksa Prezidento de Ukrainio), dum kies postenperiodo Nikolao estis ŝtelita per reprezentantoj de ŝtataj servoj de Ukrainio (supozeble pro rekta ordono de Poroŝenko) kaj kontraŭleĝe portita en Moldavion;
- povas despozicii kontraŭ Vladimiro Zelenskij (efektiva Prezidento de Ukrainio), ĉar li estis duan fojon ŝtelita jam en Moldavio kaj denove kaŝite kontraŭleĝe portita en Ukrainion (supozeble pro rekta ordono de Zelenskij)

Nikolao Ĉaus estis juĝisto de unu el distriktaj tribunaloj en ĉefurbo de Ukrainio - Kievo. En 2016 li estis akuzita je preno de koruptmono. Pro kio li "fuĝis" el Ukrainio, tames ekzistas sufiĉe preciza informo, ke li estis same ŝtelita kaj kaŝite kontraŭleĝe portita en najbaran ŝtaton - Moldavion.
La enketadan aferon pri koruptaĵo plenumas Nacia Kontraŭkorupta Agentejo de Ukrainio (NKAU - НАБУ/NABU).

Tamen en Moldavio Nikolao Ĉaus petis politikan rifuĝejon kaj dum daŭris la tribunaloj pri la stato de rifiĝinto li eĉ vokis en Moldavion siajn edzinon kaj filon.

Kaj en aprilo de 2021 Nikolao Ĉaus estis ŝtelita duan fojon rekte strate de ĉefurbo de Moldavio - Kiŝinevo, kaj konkorde al oficiala deklaro de ŝtato Moldavio, lin ŝtelis sekretaj servoj de Ukrainio.

Kie vere lokiĝis Nikolao Ĉaus - la oficiala informo forestis, ĉar neniu ŝtata enketa, sekureca aŭ ŝtatgarda servo de Ukrainio ne anoncis pri ĝi kaptis aŭ havas lin. Nur el oficialaj deklaroj de Moldavio sekvis, ke ŝtelis lin ukrainia Servo pri eksterŝtata skoltado kaj lokiĝas li en Ukrainio.

Tiu stranga historio jam ne finiĝis. La 30an de julio 2021 Nikolao Ĉaus estis trovita senvestita (nur en pantalonetoj) en vilaĝo Mazurivka de Ukrainio proksime de la landlimo kun Moldavio.
Unu el artiloj kun foto de preskaŭ senvestita Nikolao Ĉaus - https://www.pravda.com.ua/news/2021/07/30/7302237/

Kaj tie li estis ŝtelita jam trian fojon - dum polico en la vilaĝo pripensis "kiu estas tiu senvesta kaj sendokumenta persono kaj kion fari" aperis reprezentantoj de Servo pri sekureco de Ukrainio (SSU - СБУ/SBU), kaptis lin kaj elportis en Kievon.

Kaj jam en Kievo NKAU provis repreni la personon de SSU, sed la servoj, preskaŭ kiel en krimagadfilmoj, faris la persekutadan aŭtomobilan postkkuradon rekte en stratoj de Kievo, ĝis kiam SSU ne kaŝis Nikolaon en propra gardata teritorio, for de kie la NKAU estis forpelita.

La video pro postkurado de ŝtataj servoj publikigis NKAU -



La advokato de Nikolao Ĉaus estas Rostislavo Kravec. Ricevite informon ke lia gardato estas kaptita per la SSU, provis viziti propran klienton por kontroli lian farton kaj leĝecon de kaptado. La SSU dum tuta diurno al ĉiuj oficialaj leĝaj petoj de la advokato respondis, ke la servo ne kaptis personon de Nikolao Ĉaus kaj ke ne posedas informon kie li lokiĝas...
La advokato publikigis la videon pri vizitado de ĉiuj probablaj oficejoj de SSU, kie povas lokiĝi Ĉaus:


- la oficejo de SSU ĉe strato Vladimirskaja


- la centro de antaŭjuĝa/tempa malliberigo


- la hospitalo de SSU, unu el supozablaj lokoj, ĉar konkorde al informo pri trovo en la vilĝo Mazurivka, farto de Nikolao Ĉaus estis ne plene konscia kaj supozeble postulas kurachelpon


- denove la oficejo de Ĉefa enketada administrejo de SSU, kie respondanta deĵoranto de la servo ĉesis respondi al telefonvokoj de la advokato
Kaj finfine, post diurno, la advokato informis, ke li trovis (en SSU) Nikolaon, konversaciis kun li kaj ke lia farto vere ne estas tute sana -